Supren || Enkodigo: iksoj | unikodo

jen la paĝo de franck arnaud

Saluton!

Vi trovos nenion tre interesan ĉe ĉi tiuj ne tre prizorgitaj paĝoj. Esperantuje, mi ne tre aktivas krom per kelkaj artikoloj en Monato. Miaj komputilaj paĝoj estas videblaj (angle) supre.

ligoj

En la angla, vi povus viziti tiu surprize enhavoplenan paĝaron pri alkemio. Vi povas ĝojigi viajn orelojn dank'al tiu ligaro pri industria muziko. Ankaŭ vizitinda estas la bonenhava sed bedaŭrinde iom netscapigita paĝaro de situaciistecaj aferoj. Por lerni pri HTML, vi trovos ĉion ĉe W3C. Tiu minejo de japanaj pornografiaj desegnaĵoj sendube amuzis vin, sed bedaŭrinde oni fermis ĝin intertempe.

Mi mem TTT-igis informojn por loka agadgrupo pri publika transporto.

Pri esperanto, vi eble vizitu - krom la klasikajn paĝojn de VEB kaj la eksterordinan retan vortaron - la paĝon de la piedegulo. Vi ankaŭ povas malŝpari tempon ĉe la novaĵgrupo.

plend' plend'

Mi antaŭe plendis ĉi tie pri pezaj kaj malnormaj TTT paĝoj. Intertempe la rimedoj por aliri la reton sufiĉe pli radpidas por kaŝi pezon. Tamen nuntempe restas tre malplaĉa sencela uzo de Flash. Kontraŭnormeco ripareblas per W3 kontrolilo kaj similaj. Feliĉe, la liberaj TTT-legiloj, kiel Mozilla kaj Konqueror, sufiĉe bone funkcias malgraŭ tio. Fakte verŝajne la situacio tre malrapide pliboniĝas kun maturiĝo de la reto.

Eble mi ankaŭ plendu pri el-kiu-lando-vi-venas-ismo. En ĉia Esperanta renkontiĝo, oni alparolas homojn per tiu demando. Sed diable kial gravas? Ja esperantistoj ne devus tiom atenti pri landodeveno kaj la bedaŭrinda ĉeesto de landlimoj en la mondo. Nu, ĝi faras konvenan alkvakilon, do eble mi proponu anstataŭon: "Kion vi opinias pri akuzativo?".

Komentojn vi povas retpoŝti.


Pri la aŭtoro | Unue verkita en 1998, sanĝita je 20040624