Enkodigo: iksoj | unikodo

Broŝuro pri la TEJO/KER-seminario okazinta en Bothar-Bui, Irlando en marto 1996.

Enhavo

Enkonduko

En marto 1996 okazis seminario pri ekologio en okcidenta Irlando. Tiu ĉi dokumento enhavas resumojn de la diversaj prelegoj, kiujn faris la partoprenantoj pri la temo Paŝi malpeze sur la Tero.

Prelega programo

Mara poluo (Steinthor Sigurdsson)

La plej gravaj poluaĵoj kiuj detruas la maron, estas unue la elementoj nitrogeno kaj fosforo, due radiado, trie pezaj metaloj kaj kvare persistaj organikaj poluaĵoj.

Kvankam naturaj kaj necesaj, la elementoj nitrogeno kaj fosforo estas la plej gravaj malpurigantaj elementoj en maroj de norda Eŭropo. Relativa manko de tiuj du elementoj en vivuzebla formo estas la limiganta faktoro de la mara biomaso. Grandaj kvantoj de tiaj materioj devenas kaj de sterkado en agrikulturo, kaj el urbaj kloakoj. Rapida loka kresko de ĝia koncentreco kaŭzas tromultigadon de algoj. Ili povas esti venenaj, sed ĉiuokaze, post ilia morto, ilia forputro kaŭzas lokan mankon de oksigeno.

Radiado ekestas plejparte de malnaturaj kaŭzoj: de eksperimentoj pri atomarmiloj en la atmosfero (kiuj plejparte finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj), de atomindustrio kaj ties akcidentoj.

Pri pezaj metaloj estas pli malfacile diri, kiam iu koncentreco estas natura aŭ ne. En ĉia akvo estas iom de ĉiu peza metalo, sed malsamaj regionoj havas tre malsimilajn proporciojn de malsimilaj metaloj. Estas parte pro naturaj (geologiaj) kaŭzoj, kaj parte pro malnaturaj. Sen multaj mezuroj, dum longa tempo, estas tre malfacile trovi la limon inter la du. Ankaŭ la kriza koncentreco, kiu kaŭzas damaĝon ĉe vivaĵoj aŭ eĉ ekosistemoj, estas malfacile mezurebla. Nur ĉe hidrargo oni almenaŭ konas la supran limon, ekde la katastrofo en Minimata, Japanio (1953-60), kiam multaj homoj malsaniĝis kaj mortis post manĝado de fiŝoj el hidrarg-poluita maro.

Temas fine kaj ĉefe pri tiel nomataj persistaj organikaj poluaĵoj. Tiuj kemiaĵoj estas tute malnaturaj. Ili estas ciklaj hidrokarbonidoj kun almenaŭ unu halogeno, ĉefe kloro. Ilia persisteco, aŭ pli bele, stabileco, estas unu de la kvalitoj, kiuj kaŭzis ilian grandan uzadon. Ili estis ĉefe uzataj kiel izoliloj, ekz. en transistoroj, kiel gluo, en porkopia papero ktp. Intertempe oni preskaŭ ĉesis produkti ilin en industriaj landoj, sed ilia uzado kaj forĵetado (en jam produktitaj kaj ankoraŭ uzataj produktoj) ankoraŭ longe daŭros. Ili ankoraŭ estas uzataj kiel insektmortigiloj en la tria mondo.

Du kvalitoj de tiuj kemiaĵoj estas prizorgindaj: ilia stabileco, kaj ilia akvomalemo. La unua kaŭzas, ke ili ne metaboliĝas, kaj la dua, ke ili amasiĝas en grasaj histoj, aŭ organoj, kiel ekz. hepato, kaj amasiĝas en la pli altaj konsumantoj. La tria kvalito, kiu kaŭzas zorgon en la plej malvarmaj regionoj, estas ilia tiel nomata duon-vaporiĝemo: ili facile vaporiĝas en varmaj regionoj, kaj transportiĝas en la vento. Se ili alvenas en pli malvarmaj regionoj, ili relikviĝas. Tiamaniere, sendepende de ilia originejo, ili amasiĝas en malvarmaj marregionoj. Oni jam delonge vidas, ke arktaj bestoj, kiuj vivas en regionoj tre malproksime de produkt- kaj uzadlokoj de persistaj organikaj poluaĵoj, havas ofte tre grandan enhavon de tiuj kemiaĵoj.

Persistaj organikaj poluaĵoj kaŭzas multajn biologiajn problemojn ĉe maraj (kaj akvaj) bestoj: ili detruas la defendsistemon, ili estas kancerigaj, ili negative efikas kreskadon ĉe la idoj, kaj ili ŝajnas imiti sekshormonojn (inigo). Estas indikoj, ke estas la sama afero ĉe homoj, kvankam la donitaĵoj estas pli malmultaj. Ekzemple, oni pli kaj pli rilatigas la fakton, ke la kvanto de vira spermo tre malkreskis en la lastaj jardekoj, al persistaj organikaj poluaĵoj. Ŝajnas esti rilato ankaŭ inter virina mamkancero kaj persistaj organikaj poluaĵoj.

DDT estas la plej konata persista organika poluaĵo, kiu almenaŭ ekde la apero de la libro 'Silent Spring' de Rachel Carson estas kaj konata kaj malbonfama. Tamen, ankoraŭ pli ol 30 jarojn post la apero de tiu libro, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, DDT restas la plej bona elekto kiel batalilo kontraŭ malario. Unu el la argumentoj por ne anstataŭi DDT-on per pli malstabilaj insektmortigiloj estas, ke beboj en la regionoj de la uzado estos trafitaj kaj de la nova produkto kaj de DDT, kiu estos parto de la patrina lakto dum ankoraŭ multaj jaroj post la ĉeso de ĝia uzado.

Hejma poluo (Francesco Amerio)

Kiel kaj kial niaj loĝejoj riskas esti centraloj de la poluo de nia medio?

Kiel ni mem povas limigi la efikojn de nia loĝsistemo al la medio?

Kial, se mi ne konservas radioaktivajn restaĵojn nek petrolŝipojn en mia bankuvo, mia dometo endanĝerigas la medion?

Se vi havas tiun ĉi dubon pensu pri:

Kie troviĝas via kabaneto?

La konstruaĵoj estas nenatura elemento, kiu povas diversmaniere ĝeni au eĉ endanĝerigi la naturon: se sur bela strando oni konstruas tute ekologian hotelon, ĝi tamen estas fonto de ofendo al la medio. La konstruaĵoj devus troviĝi en taŭga loko.

Per kio oni ĝin konstruis?

Se vi konstruas domon per materialoj venenaj aŭ danĝeraj (ekz. asbesto, certaj farboj, tapiŝoj, ktp), via nesto estos malmultekosta, sed ne nepre respektos la medion kaj vian sanon. Tamen, ankaŭ se vi uzas sanajn materialojn, marmoron au lignon, plastikon, ktp, la produktado kaj la elprenado de tiuj materialoj ofte kaŭzas damaĝojn al la medio.

Cetere, konstrui domon estas agado, kiu bezonas amason da energio.

Kiom da energio ĝi bezonas por funkcii?

Krome, vi loĝas kaj vivas, uzas akvon, elektron, brulaĵojn por varmiĝi, produktas rubaĵojn solidajn kaj likvajn. Se ĉi lastaj (rubaĵoj) estos certe temo por alia prelego, via domo, se ĝi estas bone farita, povas ege helpi vin por eviti, ke vi malŝparu akvon, elektron, varmon, ktp. Alivorte, domo bone ekipita helpas la energiŝparadon.

La restaĵoj

Do, vi decidas detrui vian domon kaj translokiĝi en kabaneton?

Absolute ne utilas!

La betono, kiun ni uzis dum jardekoj por konstrui niajn urbojn, estas malfacile detruebla, kaj la restaĵoj ne estas reutiligeblaj: se post la dua mond-milito oni starigis per la restaĵoj de la detruitaj urboj (pli malgrandaj ol la nunaj) plurajn montojn en tuta Eŭropo, imagu, kion faros niaj nepoj, kiam ili devos malmunti niajn konstruaĵojn (kiuj post 80 jaroj estos kiel kavernoj).

Pri atomcentraloj mi prefere eĉ ne ekparolu.

Energia ŝparo

Hejtado

Unu el la plej gravaj fontoj de atmosfera poluo estas hejtado de loĝejoj. Oni kalkulas, ke en norda Italio 70% de la vintra poluo estas kaŭzata de hejtiloj: Pruvo estas, ke en norda Italio oni ofte superas la danĝerlimojn de aerpoluo, dum en suda Italio, kie oni apenaŭ hejtas la loĝejojn, preskaŭ ne.

La loĝejojn oni hejtas (almenaŭ en Italio) per:

karbo/ligno: la rilato inter bezonata varo kaj produktata varmo estas ege malalta: uzata ofte en varmaj regionoj, kie sufiĉas malmulte hejti. Produktas nigran fulgon kaj aliajn restaĵojn krom karba anidrido.

gasojlo: Pli bona la rilato brulaĵo/varmo - Produktas tamen multajn restaĵojn.

metano: Tute ne produktas restaĵojn krom karba anidrido.

elektro: Ege multekosta kaj ne pura: la poluo estas ĉe la fonto.

sunenergio: Uzebla nur en sunaj landoj. Estas 2 ebloj, sun-paneloj aŭ vitraj varmejoj kun plantoj (Danlando kaj Francio).

distanca hejtado: ĝi estas ege uzata en ekskomunismaj landoj (inkluzive de Italio) kaj en norda Eŭropo: ĝi konsistas el reuzado de la varmo produktita de energi-centraloj. Tiu ĉi estas unu inter la plej puraj sistemoj: la centraligo de hejtado garantias altan kontrolon de la proceduro kun malpli da malŝparoj kaj kontrolon de la fumoj. Ĉiuokaze utiligas varmon superfluan, kiun oni forĵetus.

Solvoj al la Poluo pro hejtado

Vi povas, aŭ translokiĝi ĉe via najbaro kiu hejtas sian apartamenton; aŭ migri suden ĉe Pier Luigi, kie oni ne bezonas hejti; aŭ energiŝpari, tiel malpli polui.

Kvankam ĝi ne estas vera hejtsistemo, ĝi estas vera energifonto per kiu oni povas ŝpari monon kaj eviti poluon. Por tion realigi estas foje necesaj investoj; alifoje sufiĉas iom da singardemo.

Por ŝpari elektron niaj kutimoj estas gravegaj: vespermanĝoj je kandel-lumo helpas, sed multe pli utilas ĝusta reguligo de akvovarmigiloj aŭ fridujoj kiel utiligo de man-energio por lavi 2 telerojn anstataŭ uzi la koncernan purigmaŝinon.

Evidentiĝas, ke ankaŭ per ĝusta uzo de la hejmaj aparatoj oni povas multon fari por ŝpari energion. Tio ŝi tamen ne koncernas la domon mem, sed niajn kutimojn.

Oni tamen povas projekti kaj konstrui domojn, kiuj bezonas malpli da elektro: Taŭga orientiĝo kaj projektado de la fenestroj povas limigi la bezonon de lumo, same kiel reduktas la bezonon de energio la uzado de reguliloj por la eksteraj lumoj.

Akvo

Se vi ne riparas vian kranon, la arkitekto aŭ la konstruisto ne povas ion ajn fari. Oni tamen provas lastatempe eviti, ke por lavi la necesejon vi uzu 8-10 litrojn da trinkebla akvo. La solvoj estas 2-direktaj: uzi malpli da akvo aŭ fari tiel, ke vi uzu akvon, kiun oni jam uzis por aliaj celoj (ekz. lavi telerojn, ktp). Tiun ĉi lastan solvon ebligas specifa projektado de la akva instalaĵo kaj certe havas kelkajn malavantaĝojn. Tamen la kosto de akvo fariĝas ĉiam pli alta, kaj tiu ĉi solvo povus iĝi konstanta rimedo.

Lasta rimarko

Estas poluo kiun dekoj da milionoj da civitanoj en Eŭropo (kaj des pli en la mondo) travivas. Estas la socia poluo, kiun kaŭzas malbonaj aŭ mankantaj loĝejoj.

La ekzemploj de niaj popolaj kvartaloj, la ĉirkaŭurbo de Parizo, Kreuzberg en Berlino, Harlem kaj Bronx en Novjorko, la Favelas en suda Ameriko, estas antaŭ niaj okuloj. Tie la sociaj problemoj kunfandiĝas kun la dekadenco de la konstruaĵoj, kaŭzas kaj estas kaŭzataj de ĝi.

Loĝi estas rajto de la homo agnoskita de la plej gravaj internaciaj instancoj, sed ĝin vere ĝuas nur malgranda parto de la civitanoj de la mondo.

La tri ekologioj (Federico Breda)

La vorto ekologio en la vortaro: ĝi sugestas, ke ekologio estas "scienca fako, kiu okupiĝas pri la rilato inter la unuopaj specianoj, la loĝantaro kaj la naturmedio".

La kutima uzo de la vorto ekologio: eblas trovi tri grandajn idearojn pri tiu vorto laŭ ĝia kutima uzo. La unua rilatas kun la kutimo observi la naturmedion kaj agi sekve; la dua kun la scienca fako; la tria kun la pormedia aktivado kaj kun la ĉiutaga vivo, kiam ni ofte klopodas agi ekologie. Ĉu eblas trovi kontaktpunktojn?

La unua ekologio: ekologia scipovo

La prahomo, ĉasisto aŭ rikoltisto, posedis ekologian scipovon. Li observadis la naturmedion, komprenadis ĝian ciklan funkciadon kaj sekve sintenis. Neniun sciencan celon li havis, simple transvivan neceson. Li rekte kaj tute dependis de la naturmedio de ĝiaj kutimoj.

La dua ekologio: scienca ekologio

La nuntempa ekologio estas la rezulto de ampleksa evoluo de diversaj fakoj kaj ilia kuniĝo aŭ apartiĝo.

Dum la jarcentoj estis multaj la "sciencistoj" (Teofrasto, Aristotelo, Lineo, ktp) kiuj interesiĝis pri la naturmedio. Tamen ili simple observis kaj priskribis kvalite. Nenio scienca estis en tiu agado. Dum tiu ĉi longa epoko ne ekzistis vera ekologio sed simple "historio pri la naturo".

Dum la dekoka jarcento, la "naturistoj de la insuloj", ĉefe Darwin, antaŭpensis la ekologian sciencon per novaj teorioj kaj metodoj. Oni observadis kaj priskribadis kvante, ne nur kvalite, la fenomenojn kaj plie serĉis iliajn kaŭzojn kaj teoriis ke ekzistas proksimaj rilatoj inter la vivantoj kaj la naturmedio krom ilia kuna kaj samtempa evoluado (pri kio okupiĝas moderna ekologio).

Preskaŭ samtempe ekuziĝis esprimoj kiel "unuopulo-speco", "loĝantaro aŭ specanaro", "vivkomunumo" kiuj poste iĝis la baza vortaro por pli evoluiĝinta ekologio.

Sekve, ekologio kiel scienca fako sendependiĝis.

La nomo ekologio aperis unuafoje je la fino de la dekoka jarcento por difini la studadon de "ekonomio kaj vivmaniero de la bestaj vivantoj, ĉefe pri la rilatoj inter ili kaj kun la medio" (E. Haeckel).

Dum la 1920-aj jaroj ekologio klare montriĝis kiel fako kiu okupiĝas pri la funkciado de la naturmedio kaj ĝia analizo per matematikaj priskribiloj kaj kvantaj metodoj. Oni tiam proponis plurajn nun konatajn ekologiajn konceptojn.

La "nova ekologio" estis revolucio en la fako.

Aperis du direktoj por nova ekologio: dum la 50-aj jaroj evidentiĝis, ke ekologio evoluis laŭ du diversaj direktoj: studado de unuopaj loĝantaroj, aŭ de organizaj niveloj super tio, tio estas la ekosistemo (rilatoj inter la medisistemo kaj la diversaj loĝantoj).

Lastatempe disvastiĝis la studado de ekologiaj aferoj per matematikiloj. Tio ĉi prezentas evoluon kaj kreskadon de la "ora epoko" de la tiel nomata "teoria ekologio".

Plie, ekosistema ekologio okupiĝas pri la superaj organizniveloj de la medio. La fakuloj ekbezonas konojn pri fiziko, kemio, terologio por progresi.

La tria ekologio: ekologiismo kaj ekologia sinteno

Dum la sesdekaj jaroj okazis ĝenerale en la tuta evoluiĝinta mondo la lasta agrikultura, industria kaj tial vivkvalita revolucio. Neevitebla rezulto estis la nerenversebla detruo de longtempaj naturaj ekvilibroj per amasproduktado de rubaĵoj pro alta konsumemo.

La reagoj estis pluraj. Samtempe kun aliaj sociaj movadoj de la sesdekaj jaroj, naskiĝis atento pri la medidetruo. Tion helpis la disa ekkono pri la bazaj principoj de scienca ekologio. Kreiĝis aktivularoj kaj poste asocioj celantaj kontraŭi la medidetruajn agojn de la homaro.

Poste oni klopodis ekologie sinteni por "protekti" la medion, kaj naturan kaj homan, aŭ pli realece por malrapidigi ĝian detruon. Tio influis ankaŭ la ekonomian sistemon, pro kreskanta postulo de pli mediprotektemaj varoj.

Ekoteamoj (David van Bezooijen)

Multaj homoj ŝatus fari ion por la medio, sed tamen restas multe da demandoj kiel: kie mi komencu? kion mi povas fari? ĉu vere iom helpas al la medio, kion mi faras?

Se oni agadas unuopule, oni sendube povas fari multon, tamen estas pli amuze kaj pli efike kunlabori kun aliaj homoj. Por helpi tiajn homojn, fondaĵo GAP (Global Action Plan, Tuttera Agap Plano) elpensis la "ekoteaman programon", per kio oni dum ok monatoj, paŝo post paŝo, plibonigas sian propran mastrumadon.

Oni kunlaboras en grupoj de 6-10 homoj (do oni povas helpi unu la alian) por atingi realecajn kaj videblajn rezultojn: oni kalkulas la kvanton de gazo, elektro, ktp, pezas la rubaĵojn, kaj kunmetas la rezultojn de tiuj teamoj.

Ĉiun monaton okazas unu renkontiĝo de la "teamo", kiam oni traktas unu temon, kiel transporton aŭ konsumadon. La teamanoj uzas specialan lernolibron (kun multe da faktoj pri la medio, avantaĝoj kaj malavantaĝoj de kondutaj ŝanĝoj, ideoj kaj sugestoj). Trejnistoj kaj oficistoj de GAP helpas la teamojn.

GAP estas neprofitcela organizaĵo kreita en 1990 en Usono. Nuntempe ekzistas branĉoj en multaj landoj. Oni starigis (ambiciajn) celojn por la jaro 2000: pura aero kaj akvo kaj tero, klimata ekvilibro, konservo de vivdiverseco, sana vivo por ĉiuj.

Por atingi la celojn, oni devas agi per: malpliigo de la kvantoda rubo je 75%; malpliiĝo de la uzo de akvo, gazo kaj elektro je triono; 30% malpli da aŭtomobilaj kilometroj.

Jam nun la anoj de "ekoteamoj" atingis sufiĉe bonajn rezultojn kompare al 'normalaj' nederlandanoj.

Eble la plej grava celo de la fondaĵo GAP estas atingi sufiĉe da homoj en komunumoj, landoj kaj en la mondo por ke ĝiaj ideoj kaj labormetodo mem disvastiĝu tra la socio (verŝajne 5-10% de la homoj). Ĝis la printempo de 1996, en Nederlando 600 ekoteamoj ekestis.

Pliajn informojn ĉe: GAP International, Stjarnvagen 2, S-18246 Enebyberg, Svedio. tel: +46-8758-3145, fakso: +46-8758-8397, retpoŝto: gapinter@ett.se.

Diskutrondo pri Ekologio kaj Ekonomio (Janek Bender)

Oni pridiskutis la sekvontajn temojn:

Plie, prezentiĝis la oficiala sistemo de la Eŭropa Unio, kiuj permesas al partoprenantaj entreprenoj ricevi atestilon de ilia respekto de mediaj kriterioj.

Skoltoj kaj mediprotektado (Jaroslaw Fotyga kaj Flavia Dal Zilio)

La prelegantoj prezentis la filozofion de la skolta movado, kaj ties rilaton kun naturo. Kvankam respekto al la naturo estas grava, ekologio ne estas per si mem la sola celo de la skolta movado. Prezentiĝis ankaŭ kiel en la kunteksto de skoltaj agadoj oni povas informi junulojn pri la temoj de mediprotektado.

Vegetarismo (Pier Luigi Cinquantini)

Pier Luigi prezentis la etikajn bazojn de vegetarismo, kaj ties historian fonon. Vigle debatiĝis la diversaj etikaj punktoj, kiujn vegetaranoj prezentas por pravigi la malfarindecon de viandmanĝado: respeskto al la medio, takso de aliaj vivantaj suferokapablaj estaĵoj kiel respektindaj, pli taŭga uzo de la medio en agrikulturo, kaj tiel plu.

Plie, oni pridiskutis la rilatan temon de senchava kaj mediprotekta terkulturado kaj bestokreskado, kiu, sekvante industriajn produktemajn bezonojn ne estas ĉiam en la intereso de la medio.

Poluado kaj rubaĵkolektado en Varsovio (Maciej Wnuk)

Dum tiu prelego prezentiĝis la diversaj primediaj problemoj, kiujn renkontas granda moderna urbo kiel Varsovio. La problemoj estas diversaj: poluado el la kreskanta aŭtomobilado, poluado de ekzistantaj industriejoj en la urboj kiel elektrofabrikejoj aŭ hejtcentraloj, kolektado kaj stokado de rubaĵoj, mediprotekta planado de la urbaj spacoj.

La afero malsimpliĝas pro la komunista pasinteco: unue, oni devas prizorgi la industrian heredaĵon kaj neprizorgemon da la tiama registaro; due, grandskala privatigado de taskoj tradicie ŝtataj enkondukas novajn problemojn.

Ekosistemoj kaj homa influo (Saimir Beqiraj)

Tiu prelego enkondukis sciencecan vidpunkton pri praktikaj problemoj, kiujn alfrontas homoj klopodante pritrakti la medion. Temis pri preciza studo de kazo en iu atente priobservata loko en Albanio, kie skipo de sciencistoj analizis la interagojn en la tiea ekosistemo, la rilatojn inter la diversaj specoj kaj plantoj, kaj la influon de la homoj.

Pli ĝenerale, tio malfermis la demandon, ĉu la homo devas influi la naturon - ekzemple por eviti naturan malaperon de bestospeco; kaj kiel kaj kiam oni povas pozitive agi laŭ la bezonoj de la naturo. Kompreneble, tio estas pozitiva agado, kompare al la gravaj konsekvencoj, kiujn ĉiam havas ĉiutaga homa agado senzorge pri ilia influo sur la naturo.

Turismo kaj ekologio (Saimir Beqiraj)

La malfermiĝo de Albanio alportis tute novan perspektivon por la estonteco de la lando. Ĝis nun, tiun allogan marbordan parton ĉe la Mediteraneo ne tuŝis la amasa turismado tipa ĉe apudaj landoj. Tio enkondukas novan demandon inter la bezono de mediprotektado kaj ekonomia kreskado: ekzemple, rapida amasturismado povus ĝuste nuligi la avantaĝon de la loko: nedetruita naturo.

Mediprotektado kaj Transporto (Daithi O' hEalaithe)

Daithi gvidis debaton pri transportado. Oni pridiskutis, kiel indas organizi transportsistemojn en mediprotekta perspektivo.

La problemo estas analizebla el diversaj vidpunktoj: oni povas ekzemple pripensi kiel plej bone pritrakti ekzistantan bezonon, aŭ kiel sinorganizi por malgrandigi la bezonon. Tiu lasta punkto validas kaj por homoj, kaj por varoj: oni povas uzi prefere loke produktitajn varojn, kaj organizi urbojn tiel ke la laboristoj povas pli facile loĝi proksime al sia laborejo.

Atentindaj estas la diversaj solvoj necesaj en diversaj medioj: malmulte loĝata kampara regiono devas havi pli grandan bezonon por privataj aŭtoj, male kiel urbo kie efika publika transporta sistemo estas starigebla.

Ankaŭ pripensindaj estas la sociaj konsekvencoj de transportsistemo: ekzemple, se necesas havi privatan aŭton en medio, kie povus esti alie, la malriĉaj loĝantoj, kiuj ne povas akiri aŭton, alfrontas grandajn problemojn.

Diversaĵoj

Multe debatiĝis la manieroj, laŭ kiuj partoprenantoj venis al la seminario, kaj oni ne havis precizajn faktojn pri poluemo de la diversaj transportrimedoj.

Do, jen kelkaj ciferoj: per unu litro da benzino, oni povas vojaĝi:

Temas pri mezumaj ciferoj (do oni povas ŝpari vojaĝante kvarope en aŭto, kio pli bonas ol sole en buso). Informis David van Bezooijen.

Kiel kutime dum esperantaj renkontiĝoj, tiu seminario estis okazo por kantado, kulturaj interŝanĝoj, ktp. Interalie, multe plaĉis al la ĉeestantoj tiu ĉi islanda kanto:

Minaco en dezerto

Rajdon, rajdon kaj ni akcelu pelon,
suno paŭzas post la Aglorok',
spertas febla kuraĝo ekŝancelon
je galop' tra tia nigra lok'.
Gvidu Di' ĉevalon dum kur',
ke mi estu jam je la celo nur.

Jen la! Jen! Subite volpo sanga
krias eĥe en sovaĝa kur',
aŭ ĉu vokis ia voĉo stranga,
minacanta kontraŭ rokomur'?
Eble estis kri' de eksterleĝul'
ŝtelpelanta ŝafojn sen kalkul'.

Rajdon, rajdon kaj ni akcelu pelon.
Ŝultropinto kovras noktvual',
elfreĝino jam ensidas selon,
ŝin renkonti estus ja fatal'
preta don' plej dona la ĉeval',
ke estu mi jam nun en la Kaproval'.

Grimur Thomsen (1820-1896), tradukis Baldur Ragnarsson