Saluton!
Vi trovos nenion tre interesan cxe cxi tiuj ne tre prizorgitaj pagxoj. Esperantuje, mi ne tre aktivas krom per kelkaj artikoloj en Monato. Miaj komputilaj pagxoj estas videblaj (angle) supre.
En la angla, vi povus viziti tiu surprize enhavoplenan pagxaron pri alkemio. Vi povas gxojigi viajn orelojn dank'al tiu ligaro pri industria muziko. Ankaux vizitinda estas la bonenhava sed bedauxrinde iom netscapigita pagxaro de situaciistecaj aferoj. Por lerni pri HTML, vi trovos cxion cxe W3C. Tiu minejo de japanaj pornografiaj desegnajxoj sendube amuzis vin, sed bedauxrinde oni fermis gxin intertempe.
Mi mem TTT-igis informojn por loka agadgrupo pri publika transporto.
Pri esperanto, vi eble vizitu - krom la klasikajn pagxojn de VEB kaj la eksterordinan retan vortaron - la pagxon de la piedegulo. Vi ankaux povas malsxpari tempon cxe la novajxgrupo.
Mi antauxe plendis cxi tie pri pezaj kaj malnormaj TTT pagxoj. Intertempe la rimedoj por aliri la reton suficxe pli radpidas por kasxi pezon. Tamen nuntempe restas tre malplacxa sencela uzo de Flash. Kontrauxnormeco ripareblas per W3 kontrolilo kaj similaj. Felicxe, la liberaj TTT-legiloj, kiel Mozilla kaj Konqueror, suficxe bone funkcias malgraux tio. Fakte versxajne la situacio tre malrapide plibonigxas kun maturigxo de la reto.
Eble mi ankaux plendu pri el-kiu-lando-vi-venas-ismo. En cxia Esperanta renkontigxo, oni alparolas homojn per tiu demando. Sed diable kial gravas? Ja esperantistoj ne devus tiom atenti pri landodeveno kaj la bedauxrinda cxeesto de landlimoj en la mondo. Nu, gxi faras konvenan alkvakilon, do eble mi proponu anstatauxon: "Kion vi opinias pri akuzativo?".
Komentojn vi povas retposxti.