Enkodigo: unikodo | iksoj

Brosxuro pri la TEJO/KER-seminario okazinta en Bothar-Bui, Irlando en marto 1996.

Enhavo

Enkonduko

En marto 1996 okazis seminario pri ekologio en okcidenta Irlando. Tiu cxi dokumento enhavas resumojn de la diversaj prelegoj, kiujn faris la partoprenantoj pri la temo Pasxi malpeze sur la Tero.

Prelega programo

Mara poluo (Steinthor Sigurdsson)

La plej gravaj poluajxoj kiuj detruas la maron, estas unue la elementoj nitrogeno kaj fosforo, due radiado, trie pezaj metaloj kaj kvare persistaj organikaj poluajxoj.

Kvankam naturaj kaj necesaj, la elementoj nitrogeno kaj fosforo estas la plej gravaj malpurigantaj elementoj en maroj de norda Euxropo. Relativa manko de tiuj du elementoj en vivuzebla formo estas la limiganta faktoro de la mara biomaso. Grandaj kvantoj de tiaj materioj devenas kaj de sterkado en agrikulturo, kaj el urbaj kloakoj. Rapida loka kresko de gxia koncentreco kauxzas tromultigadon de algoj. Ili povas esti venenaj, sed cxiuokaze, post ilia morto, ilia forputro kauxzas lokan mankon de oksigeno.

Radiado ekestas plejparte de malnaturaj kauxzoj: de eksperimentoj pri atomarmiloj en la atmosfero (kiuj plejparte finigxis antaux cxirkaux 30 jaroj), de atomindustrio kaj ties akcidentoj.

Pri pezaj metaloj estas pli malfacile diri, kiam iu koncentreco estas natura aux ne. En cxia akvo estas iom de cxiu peza metalo, sed malsamaj regionoj havas tre malsimilajn proporciojn de malsimilaj metaloj. Estas parte pro naturaj (geologiaj) kauxzoj, kaj parte pro malnaturaj. Sen multaj mezuroj, dum longa tempo, estas tre malfacile trovi la limon inter la du. Ankaux la kriza koncentreco, kiu kauxzas damagxon cxe vivajxoj aux ecx ekosistemoj, estas malfacile mezurebla. Nur cxe hidrargo oni almenaux konas la supran limon, ekde la katastrofo en Minimata, Japanio (1953-60), kiam multaj homoj malsanigxis kaj mortis post mangxado de fisxoj el hidrarg-poluita maro.

Temas fine kaj cxefe pri tiel nomataj persistaj organikaj poluajxoj. Tiuj kemiajxoj estas tute malnaturaj. Ili estas ciklaj hidrokarbonidoj kun almenaux unu halogeno, cxefe kloro. Ilia persisteco, aux pli bele, stabileco, estas unu de la kvalitoj, kiuj kauxzis ilian grandan uzadon. Ili estis cxefe uzataj kiel izoliloj, ekz. en transistoroj, kiel gluo, en porkopia papero ktp. Intertempe oni preskaux cxesis produkti ilin en industriaj landoj, sed ilia uzado kaj forjxetado (en jam produktitaj kaj ankoraux uzataj produktoj) ankoraux longe dauxros. Ili ankoraux estas uzataj kiel insektmortigiloj en la tria mondo.

Du kvalitoj de tiuj kemiajxoj estas prizorgindaj: ilia stabileco, kaj ilia akvomalemo. La unua kauxzas, ke ili ne metaboligxas, kaj la dua, ke ili amasigxas en grasaj histoj, aux organoj, kiel ekz. hepato, kaj amasigxas en la pli altaj konsumantoj. La tria kvalito, kiu kauxzas zorgon en la plej malvarmaj regionoj, estas ilia tiel nomata duon-vaporigxemo: ili facile vaporigxas en varmaj regionoj, kaj transportigxas en la vento. Se ili alvenas en pli malvarmaj regionoj, ili relikvigxas. Tiamaniere, sendepende de ilia originejo, ili amasigxas en malvarmaj marregionoj. Oni jam delonge vidas, ke arktaj bestoj, kiuj vivas en regionoj tre malproksime de produkt- kaj uzadlokoj de persistaj organikaj poluajxoj, havas ofte tre grandan enhavon de tiuj kemiajxoj.

Persistaj organikaj poluajxoj kauxzas multajn biologiajn problemojn cxe maraj (kaj akvaj) bestoj: ili detruas la defendsistemon, ili estas kancerigaj, ili negative efikas kreskadon cxe la idoj, kaj ili sxajnas imiti sekshormonojn (inigo). Estas indikoj, ke estas la sama afero cxe homoj, kvankam la donitajxoj estas pli malmultaj. Ekzemple, oni pli kaj pli rilatigas la fakton, ke la kvanto de vira spermo tre malkreskis en la lastaj jardekoj, al persistaj organikaj poluajxoj. SXajnas esti rilato ankaux inter virina mamkancero kaj persistaj organikaj poluajxoj.

DDT estas la plej konata persista organika poluajxo, kiu almenaux ekde la apero de la libro 'Silent Spring' de Rachel Carson estas kaj konata kaj malbonfama. Tamen, ankoraux pli ol 30 jarojn post la apero de tiu libro, laux la Monda Organizajxo pri Sano, DDT restas la plej bona elekto kiel batalilo kontraux malario. Unu el la argumentoj por ne anstatauxi DDT-on per pli malstabilaj insektmortigiloj estas, ke beboj en la regionoj de la uzado estos trafitaj kaj de la nova produkto kaj de DDT, kiu estos parto de la patrina lakto dum ankoraux multaj jaroj post la cxeso de gxia uzado.

Hejma poluo (Francesco Amerio)

Kiel kaj kial niaj logxejoj riskas esti centraloj de la poluo de nia medio?

Kiel ni mem povas limigi la efikojn de nia logxsistemo al la medio?

Kial, se mi ne konservas radioaktivajn restajxojn nek petrolsxipojn en mia bankuvo, mia dometo endangxerigas la medion?

Se vi havas tiun cxi dubon pensu pri:

Kie trovigxas via kabaneto?

La konstruajxoj estas nenatura elemento, kiu povas diversmaniere gxeni au ecx endangxerigi la naturon: se sur bela strando oni konstruas tute ekologian hotelon, gxi tamen estas fonto de ofendo al la medio. La konstruajxoj devus trovigxi en tauxga loko.

Per kio oni gxin konstruis?

Se vi konstruas domon per materialoj venenaj aux dangxeraj (ekz. asbesto, certaj farboj, tapisxoj, ktp), via nesto estos malmultekosta, sed ne nepre respektos la medion kaj vian sanon. Tamen, ankaux se vi uzas sanajn materialojn, marmoron au lignon, plastikon, ktp, la produktado kaj la elprenado de tiuj materialoj ofte kauxzas damagxojn al la medio.

Cetere, konstrui domon estas agado, kiu bezonas amason da energio.

Kiom da energio gxi bezonas por funkcii?

Krome, vi logxas kaj vivas, uzas akvon, elektron, brulajxojn por varmigxi, produktas rubajxojn solidajn kaj likvajn. Se cxi lastaj (rubajxoj) estos certe temo por alia prelego, via domo, se gxi estas bone farita, povas ege helpi vin por eviti, ke vi malsxparu akvon, elektron, varmon, ktp. Alivorte, domo bone ekipita helpas la energisxparadon.

La restajxoj

Do, vi decidas detrui vian domon kaj translokigxi en kabaneton?

Absolute ne utilas!

La betono, kiun ni uzis dum jardekoj por konstrui niajn urbojn, estas malfacile detruebla, kaj la restajxoj ne estas reutiligeblaj: se post la dua mond-milito oni starigis per la restajxoj de la detruitaj urboj (pli malgrandaj ol la nunaj) plurajn montojn en tuta Euxropo, imagu, kion faros niaj nepoj, kiam ili devos malmunti niajn konstruajxojn (kiuj post 80 jaroj estos kiel kavernoj).

Pri atomcentraloj mi prefere ecx ne ekparolu.

Energia sxparo

Hejtado

Unu el la plej gravaj fontoj de atmosfera poluo estas hejtado de logxejoj. Oni kalkulas, ke en norda Italio 70% de la vintra poluo estas kauxzata de hejtiloj: Pruvo estas, ke en norda Italio oni ofte superas la dangxerlimojn de aerpoluo, dum en suda Italio, kie oni apenaux hejtas la logxejojn, preskaux ne.

La logxejojn oni hejtas (almenaux en Italio) per:

karbo/ligno: la rilato inter bezonata varo kaj produktata varmo estas ege malalta: uzata ofte en varmaj regionoj, kie suficxas malmulte hejti. Produktas nigran fulgon kaj aliajn restajxojn krom karba anidrido.

gasojlo: Pli bona la rilato brulajxo/varmo - Produktas tamen multajn restajxojn.

metano: Tute ne produktas restajxojn krom karba anidrido.

elektro: Ege multekosta kaj ne pura: la poluo estas cxe la fonto.

sunenergio: Uzebla nur en sunaj landoj. Estas 2 ebloj, sun-paneloj aux vitraj varmejoj kun plantoj (Danlando kaj Francio).

distanca hejtado: gxi estas ege uzata en ekskomunismaj landoj (inkluzive de Italio) kaj en norda Euxropo: gxi konsistas el reuzado de la varmo produktita de energi-centraloj. Tiu cxi estas unu inter la plej puraj sistemoj: la centraligo de hejtado garantias altan kontrolon de la proceduro kun malpli da malsxparoj kaj kontrolon de la fumoj. CXiuokaze utiligas varmon superfluan, kiun oni forjxetus.

Solvoj al la Poluo pro hejtado

Vi povas, aux translokigxi cxe via najbaro kiu hejtas sian apartamenton; aux migri suden cxe Pier Luigi, kie oni ne bezonas hejti; aux energisxpari, tiel malpli polui.

Kvankam gxi ne estas vera hejtsistemo, gxi estas vera energifonto per kiu oni povas sxpari monon kaj eviti poluon. Por tion realigi estas foje necesaj investoj; alifoje suficxas iom da singardemo.

Por sxpari elektron niaj kutimoj estas gravegaj: vespermangxoj je kandel-lumo helpas, sed multe pli utilas gxusta reguligo de akvovarmigiloj aux fridujoj kiel utiligo de man-energio por lavi 2 telerojn anstataux uzi la koncernan purigmasxinon.

Evidentigxas, ke ankaux per gxusta uzo de la hejmaj aparatoj oni povas multon fari por sxpari energion. Tio sxi tamen ne koncernas la domon mem, sed niajn kutimojn.

Oni tamen povas projekti kaj konstrui domojn, kiuj bezonas malpli da elektro: Tauxga orientigxo kaj projektado de la fenestroj povas limigi la bezonon de lumo, same kiel reduktas la bezonon de energio la uzado de reguliloj por la eksteraj lumoj.

Akvo

Se vi ne riparas vian kranon, la arkitekto aux la konstruisto ne povas ion ajn fari. Oni tamen provas lastatempe eviti, ke por lavi la necesejon vi uzu 8-10 litrojn da trinkebla akvo. La solvoj estas 2-direktaj: uzi malpli da akvo aux fari tiel, ke vi uzu akvon, kiun oni jam uzis por aliaj celoj (ekz. lavi telerojn, ktp). Tiun cxi lastan solvon ebligas specifa projektado de la akva instalajxo kaj certe havas kelkajn malavantagxojn. Tamen la kosto de akvo farigxas cxiam pli alta, kaj tiu cxi solvo povus igxi konstanta rimedo.

Lasta rimarko

Estas poluo kiun dekoj da milionoj da civitanoj en Euxropo (kaj des pli en la mondo) travivas. Estas la socia poluo, kiun kauxzas malbonaj aux mankantaj logxejoj.

La ekzemploj de niaj popolaj kvartaloj, la cxirkauxurbo de Parizo, Kreuzberg en Berlino, Harlem kaj Bronx en Novjorko, la Favelas en suda Ameriko, estas antaux niaj okuloj. Tie la sociaj problemoj kunfandigxas kun la dekadenco de la konstruajxoj, kauxzas kaj estas kauxzataj de gxi.

Logxi estas rajto de la homo agnoskita de la plej gravaj internaciaj instancoj, sed gxin vere gxuas nur malgranda parto de la civitanoj de la mondo.

La tri ekologioj (Federico Breda)

La vorto ekologio en la vortaro: gxi sugestas, ke ekologio estas "scienca fako, kiu okupigxas pri la rilato inter la unuopaj specianoj, la logxantaro kaj la naturmedio".

La kutima uzo de la vorto ekologio: eblas trovi tri grandajn idearojn pri tiu vorto laux gxia kutima uzo. La unua rilatas kun la kutimo observi la naturmedion kaj agi sekve; la dua kun la scienca fako; la tria kun la pormedia aktivado kaj kun la cxiutaga vivo, kiam ni ofte klopodas agi ekologie. CXu eblas trovi kontaktpunktojn?

La unua ekologio: ekologia scipovo

La prahomo, cxasisto aux rikoltisto, posedis ekologian scipovon. Li observadis la naturmedion, komprenadis gxian ciklan funkciadon kaj sekve sintenis. Neniun sciencan celon li havis, simple transvivan neceson. Li rekte kaj tute dependis de la naturmedio de gxiaj kutimoj.

La dua ekologio: scienca ekologio

La nuntempa ekologio estas la rezulto de ampleksa evoluo de diversaj fakoj kaj ilia kunigxo aux apartigxo.

Dum la jarcentoj estis multaj la "sciencistoj" (Teofrasto, Aristotelo, Lineo, ktp) kiuj interesigxis pri la naturmedio. Tamen ili simple observis kaj priskribis kvalite. Nenio scienca estis en tiu agado. Dum tiu cxi longa epoko ne ekzistis vera ekologio sed simple "historio pri la naturo".

Dum la dekoka jarcento, la "naturistoj de la insuloj", cxefe Darwin, antauxpensis la ekologian sciencon per novaj teorioj kaj metodoj. Oni observadis kaj priskribadis kvante, ne nur kvalite, la fenomenojn kaj plie sercxis iliajn kauxzojn kaj teoriis ke ekzistas proksimaj rilatoj inter la vivantoj kaj la naturmedio krom ilia kuna kaj samtempa evoluado (pri kio okupigxas moderna ekologio).

Preskaux samtempe ekuzigxis esprimoj kiel "unuopulo-speco", "logxantaro aux specanaro", "vivkomunumo" kiuj poste igxis la baza vortaro por pli evoluigxinta ekologio.

Sekve, ekologio kiel scienca fako sendependigxis.

La nomo ekologio aperis unuafoje je la fino de la dekoka jarcento por difini la studadon de "ekonomio kaj vivmaniero de la bestaj vivantoj, cxefe pri la rilatoj inter ili kaj kun la medio" (E. Haeckel).

Dum la 1920-aj jaroj ekologio klare montrigxis kiel fako kiu okupigxas pri la funkciado de la naturmedio kaj gxia analizo per matematikaj priskribiloj kaj kvantaj metodoj. Oni tiam proponis plurajn nun konatajn ekologiajn konceptojn.

La "nova ekologio" estis revolucio en la fako.

Aperis du direktoj por nova ekologio: dum la 50-aj jaroj evidentigxis, ke ekologio evoluis laux du diversaj direktoj: studado de unuopaj logxantaroj, aux de organizaj niveloj super tio, tio estas la ekosistemo (rilatoj inter la medisistemo kaj la diversaj logxantoj).

Lastatempe disvastigxis la studado de ekologiaj aferoj per matematikiloj. Tio cxi prezentas evoluon kaj kreskadon de la "ora epoko" de la tiel nomata "teoria ekologio".

Plie, ekosistema ekologio okupigxas pri la superaj organizniveloj de la medio. La fakuloj ekbezonas konojn pri fiziko, kemio, terologio por progresi.

La tria ekologio: ekologiismo kaj ekologia sinteno

Dum la sesdekaj jaroj okazis gxenerale en la tuta evoluigxinta mondo la lasta agrikultura, industria kaj tial vivkvalita revolucio. Neevitebla rezulto estis la nerenversebla detruo de longtempaj naturaj ekvilibroj per amasproduktado de rubajxoj pro alta konsumemo.

La reagoj estis pluraj. Samtempe kun aliaj sociaj movadoj de la sesdekaj jaroj, naskigxis atento pri la medidetruo. Tion helpis la disa ekkono pri la bazaj principoj de scienca ekologio. Kreigxis aktivularoj kaj poste asocioj celantaj kontrauxi la medidetruajn agojn de la homaro.

Poste oni klopodis ekologie sinteni por "protekti" la medion, kaj naturan kaj homan, aux pli realece por malrapidigi gxian detruon. Tio influis ankaux la ekonomian sistemon, pro kreskanta postulo de pli mediprotektemaj varoj.

Ekoteamoj (David van Bezooijen)

Multaj homoj sxatus fari ion por la medio, sed tamen restas multe da demandoj kiel: kie mi komencu? kion mi povas fari? cxu vere iom helpas al la medio, kion mi faras?

Se oni agadas unuopule, oni sendube povas fari multon, tamen estas pli amuze kaj pli efike kunlabori kun aliaj homoj. Por helpi tiajn homojn, fondajxo GAP (Global Action Plan, Tuttera Agap Plano) elpensis la "ekoteaman programon", per kio oni dum ok monatoj, pasxo post pasxo, plibonigas sian propran mastrumadon.

Oni kunlaboras en grupoj de 6-10 homoj (do oni povas helpi unu la alian) por atingi realecajn kaj videblajn rezultojn: oni kalkulas la kvanton de gazo, elektro, ktp, pezas la rubajxojn, kaj kunmetas la rezultojn de tiuj teamoj.

CXiun monaton okazas unu renkontigxo de la "teamo", kiam oni traktas unu temon, kiel transporton aux konsumadon. La teamanoj uzas specialan lernolibron (kun multe da faktoj pri la medio, avantagxoj kaj malavantagxoj de kondutaj sxangxoj, ideoj kaj sugestoj). Trejnistoj kaj oficistoj de GAP helpas la teamojn.

GAP estas neprofitcela organizajxo kreita en 1990 en Usono. Nuntempe ekzistas brancxoj en multaj landoj. Oni starigis (ambiciajn) celojn por la jaro 2000: pura aero kaj akvo kaj tero, klimata ekvilibro, konservo de vivdiverseco, sana vivo por cxiuj.

Por atingi la celojn, oni devas agi per: malpliigo de la kvantoda rubo je 75%; malpliigxo de la uzo de akvo, gazo kaj elektro je triono; 30% malpli da auxtomobilaj kilometroj.

Jam nun la anoj de "ekoteamoj" atingis suficxe bonajn rezultojn kompare al 'normalaj' nederlandanoj.

Eble la plej grava celo de la fondajxo GAP estas atingi suficxe da homoj en komunumoj, landoj kaj en la mondo por ke gxiaj ideoj kaj labormetodo mem disvastigxu tra la socio (versxajne 5-10% de la homoj). GXis la printempo de 1996, en Nederlando 600 ekoteamoj ekestis.

Pliajn informojn cxe: GAP International, Stjarnvagen 2, S-18246 Enebyberg, Svedio. tel: +46-8758-3145, fakso: +46-8758-8397, retposxto: gapinter@ett.se.

Diskutrondo pri Ekologio kaj Ekonomio (Janek Bender)

Oni pridiskutis la sekvontajn temojn:

Plie, prezentigxis la oficiala sistemo de la Euxropa Unio, kiuj permesas al partoprenantaj entreprenoj ricevi atestilon de ilia respekto de mediaj kriterioj.

Skoltoj kaj mediprotektado (Jaroslaw Fotyga kaj Flavia Dal Zilio)

La prelegantoj prezentis la filozofion de la skolta movado, kaj ties rilaton kun naturo. Kvankam respekto al la naturo estas grava, ekologio ne estas per si mem la sola celo de la skolta movado. Prezentigxis ankaux kiel en la kunteksto de skoltaj agadoj oni povas informi junulojn pri la temoj de mediprotektado.

Vegetarismo (Pier Luigi Cinquantini)

Pier Luigi prezentis la etikajn bazojn de vegetarismo, kaj ties historian fonon. Vigle debatigxis la diversaj etikaj punktoj, kiujn vegetaranoj prezentas por pravigi la malfarindecon de viandmangxado: respeskto al la medio, takso de aliaj vivantaj suferokapablaj estajxoj kiel respektindaj, pli tauxga uzo de la medio en agrikulturo, kaj tiel plu.

Plie, oni pridiskutis la rilatan temon de senchava kaj mediprotekta terkulturado kaj bestokreskado, kiu, sekvante industriajn produktemajn bezonojn ne estas cxiam en la intereso de la medio.

Poluado kaj rubajxkolektado en Varsovio (Maciej Wnuk)

Dum tiu prelego prezentigxis la diversaj primediaj problemoj, kiujn renkontas granda moderna urbo kiel Varsovio. La problemoj estas diversaj: poluado el la kreskanta auxtomobilado, poluado de ekzistantaj industriejoj en la urboj kiel elektrofabrikejoj aux hejtcentraloj, kolektado kaj stokado de rubajxoj, mediprotekta planado de la urbaj spacoj.

La afero malsimpligxas pro la komunista pasinteco: unue, oni devas prizorgi la industrian heredajxon kaj neprizorgemon da la tiama registaro; due, grandskala privatigado de taskoj tradicie sxtataj enkondukas novajn problemojn.

Ekosistemoj kaj homa influo (Saimir Beqiraj)

Tiu prelego enkondukis sciencecan vidpunkton pri praktikaj problemoj, kiujn alfrontas homoj klopodante pritrakti la medion. Temis pri preciza studo de kazo en iu atente priobservata loko en Albanio, kie skipo de sciencistoj analizis la interagojn en la tiea ekosistemo, la rilatojn inter la diversaj specoj kaj plantoj, kaj la influon de la homoj.

Pli gxenerale, tio malfermis la demandon, cxu la homo devas influi la naturon - ekzemple por eviti naturan malaperon de bestospeco; kaj kiel kaj kiam oni povas pozitive agi laux la bezonoj de la naturo. Kompreneble, tio estas pozitiva agado, kompare al la gravaj konsekvencoj, kiujn cxiam havas cxiutaga homa agado senzorge pri ilia influo sur la naturo.

Turismo kaj ekologio (Saimir Beqiraj)

La malfermigxo de Albanio alportis tute novan perspektivon por la estonteco de la lando. GXis nun, tiun allogan marbordan parton cxe la Mediteraneo ne tusxis la amasa turismado tipa cxe apudaj landoj. Tio enkondukas novan demandon inter la bezono de mediprotektado kaj ekonomia kreskado: ekzemple, rapida amasturismado povus gxuste nuligi la avantagxon de la loko: nedetruita naturo.

Mediprotektado kaj Transporto (Daithi O' hEalaithe)

Daithi gvidis debaton pri transportado. Oni pridiskutis, kiel indas organizi transportsistemojn en mediprotekta perspektivo.

La problemo estas analizebla el diversaj vidpunktoj: oni povas ekzemple pripensi kiel plej bone pritrakti ekzistantan bezonon, aux kiel sinorganizi por malgrandigi la bezonon. Tiu lasta punkto validas kaj por homoj, kaj por varoj: oni povas uzi prefere loke produktitajn varojn, kaj organizi urbojn tiel ke la laboristoj povas pli facile logxi proksime al sia laborejo.

Atentindaj estas la diversaj solvoj necesaj en diversaj medioj: malmulte logxata kampara regiono devas havi pli grandan bezonon por privataj auxtoj, male kiel urbo kie efika publika transporta sistemo estas starigebla.

Ankaux pripensindaj estas la sociaj konsekvencoj de transportsistemo: ekzemple, se necesas havi privatan auxton en medio, kie povus esti alie, la malricxaj logxantoj, kiuj ne povas akiri auxton, alfrontas grandajn problemojn.

Diversajxoj

Multe debatigxis la manieroj, laux kiuj partoprenantoj venis al la seminario, kaj oni ne havis precizajn faktojn pri poluemo de la diversaj transportrimedoj.

Do, jen kelkaj ciferoj: per unu litro da benzino, oni povas vojagxi:

Temas pri mezumaj ciferoj (do oni povas sxpari vojagxante kvarope en auxto, kio pli bonas ol sole en buso). Informis David van Bezooijen.

Kiel kutime dum esperantaj renkontigxoj, tiu seminario estis okazo por kantado, kulturaj intersxangxoj, ktp. Interalie, multe placxis al la cxeestantoj tiu cxi islanda kanto:

Minaco en dezerto

Rajdon, rajdon kaj ni akcelu pelon,
suno pauxzas post la Aglorok',
spertas febla kuragxo eksxancelon
je galop' tra tia nigra lok'.
Gvidu Di' cxevalon dum kur',
ke mi estu jam je la celo nur.

Jen la! Jen! Subite volpo sanga
krias ehxe en sovagxa kur',
aux cxu vokis ia vocxo stranga,
minacanta kontraux rokomur'?
Eble estis kri' de eksterlegxul'
sxtelpelanta sxafojn sen kalkul'.

Rajdon, rajdon kaj ni akcelu pelon.
SXultropinto kovras noktvual',
elfregxino jam ensidas selon,
sxin renkonti estus ja fatal'
preta don' plej dona la cxeval',
ke estu mi jam nun en la Kaproval'.

Grimur Thomsen (1820-1896), tradukis Baldur Ragnarsson